Titus Brandsma

Titus Brandsma
Persona informo
Naskonomo Anno Sjoerd Brandsma
Naskiĝo 23-an de februaro 1881 (1881-02-23)
en Bolsward
Morto 26-an de julio 1942 (1942-07-26) (61-jaraĝa)
en Koncentrejo Dachau
Mortokialo Mortiga injekcio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika sacerdoto (1905–)
ĵurnalisto
teologo
rezistobatalanto
filozofo
esperantisto
lingvisto
tradukisto
universitata instruisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Titus Brandsma, en Esperanto ankaŭ kiel Tito Brandsma, origine nomata Anno Sjoerd Brandsma (naskiĝis la 23-an de februaro 1881 en Oegeklooster apud Bolsward[1], mortis la 26-an de julio 1942 en la koncentrejo Dachau pro siaj kontraŭnaziaj agadoj) estis frisa karmelana patro[2], profesoro pri filozofio, ĵurnalisto, verkisto, tradukisto, kontraŭnazia martiro kaj esperantisto[3]. La Katolika Eklezio kanonizis lin kiel martiro la 15-an de majo 2022[4][5]. Lia liturgia memortago estas la 27-a de julio[6].

La Internacia Asocio de Katolikaj Esperantistoj (IKUE) faris de Titus Brandsma unu el siaj patronoj[7][8] kaj li atingis la 42-an lokon en la televida enketo "La Plej granda Nederlandano".

  1. (en) Rees, Joseph (1971). Titus Brandsma: A Modern Martyr. London: Sidgwick & Jackson. paĝoj 15–16.
  2. Noto: patro (nederlande pater) estas romkatolika pastro kiu ankaŭ estas membro de monaĥa ordeno.
  3. (eo) Marija Belošević, La esperantistoj havas propran sanktulon!, Esperiga Komuniko EKO 2022, Marto 12
  4. (nl) Heiligverklaring Titus Brandsma - Zondag 15 mei te Rome, Nieuwsbericht Bisdom Haarlem-Amsterdam, la 4-an de marto 2022.
  5. (nl) Priester en oorlogsheld Titus Brandsma heilig verklaard op 15 mei 2022, NOS.nl, la 4-an de marto 2022
  6. (de) Jan Kellendonk, Seliger Titus Brandsma, Gedenktag 27. Juli, la 25-an de julio 2010.
  7. (fr) Titus Brandsma, Nominis, arkivita la 29-an de majo 2014, alirite la 14-an de marto 2022.
  8. (eo) La moderna martiro Tito Brandsma estis Esperantisto, Espero Katolika, paĝoj 192-193, 11/1985

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne